Mi supozas ke mi devas skribi ion ĉi tie. Ion ajn. Sed, kion? 😛
Hmm. Mi intervjuiĝis ĉe kompanio antaŭ semajno. Mi esperis akiri postenon kun ili, sed, kvankam la intervjuo pasis tre bone kaj afable laŭ mi, ili ŝajne elektis alian kandidaton. Tio malfeliĉigis min pli ol mi atendis. Tio estis la unua posteno kiun mi mem serĉis dum pli ol 10 jaroj. (La aliajn, mi akiris ĉar iu petis min labori tie.)
Mi supozas ke ĉi tio estas, iel, bona afero. Ŝajnas ke mi estas preta rekomenci labori. (Mi ĉesis labori antaŭ kelkaj monatoj por ripozi post freneziga jaro(j).) Do... jej? 🎉